Franz Valentin Zillner
Franz Valentin Zillner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de februaro 1816 en Salcburgo |
Morto | 17-an de decembro 1896 (80-jaraĝa) en Salcburgo |
Lingvoj | germana • latina |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | historiisto psikiatro kuracisto |
Franz Valentin ZILLNER (naskiĝinta la 14-an de februaro 1816 en Salcburgo, mortinta samloke la 17-an de decembro 1896) estis aŭstra kuracisto, historiisto kaj etnografo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post studado de medicino en Vieno li venis en 1844 kuraci ĉe la Johano-hospitalo de Salcburgo. Pli malfrue li deĵoris en la salcburga frenezulejo (la nuna Christian-Doppler-kliniko en la kvartalo Lehen).
Zillner gravis inter la aro de etnografoj de Salcburgo kaj influege kontribuis al la intelektuala kaj materiala ekfloro de la urbo siatempe. Li eldonis medicinajn fakaĵojn kaj aktivis regionpolitikiste.
Li treege interesiĝis krome pri la historio de Salcburgio. Liaj monografioj ĉi-rilataj porĉiamigis lian historiistan renonom. Ekde 1856 li flegis esti en rondoj de historiemuloj kio rezultigis en 1860 la fondon de la Societo pri Salcburgia Regionhistorio.[1] Li estis en ĉiuj gravaj pozicioj de tiu ĉi societo, iĝis ankaŭ honora membro kaj publicis 45 historiajn laboraĵojn ĉe Mitteilungen der Gellschaft für Salzburger Landeskunde.
En 1857 li iĝis membro de Leopoldino.[2]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Monografioj:
- Kurze Landesgeschichte von Salzburg. 1896, Permalink Österreichischer Bibliothekenverbund.
- Salzburgische Kulturgeschichte in Umrissen. 1871, Permalink Österreichischer Bibliothekenverbund.
- Geschichte der Stadt Salzburg. 3 volumoj, 1885–1890, Permalink Österreichischer Bibliothekenverbund, faksimilo 1985: Permalink Österreichischer Bibliothekenverbund, katalogslipo de Österreichische Nationalbibliothek.
Artikoloj (elekto):
- Über den Einfluß der Witterung auf die Entstehung gastrischer Krankheiten in der Salzburger Stadtbevölkerung und über die Ursachen der Typhusepidemie des Jahres 1865 zu Salzburg. Ĉe: Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde. Volumo 6, 1866, p. 71–168
- Streifzüge auf dem geschichtlichen Quellengebiete des Christenthumes in Baiern. Ein Beitrag zur Beleuchtung der Rupertusfrage. Ĉe: Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde. Volumo 34, 1878, p. 1–80
- Zur Geschichte des salzburgischen Salzwesens. Volkswirtschaftliche Rückblicke und ortsgeschichtliche Erläuterungen. Ĉe: Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde. Volumo 20, 1880, p. 1–64
- Die salzburgischen Marktflecken. Eine geschichtliche Studie. Ĉe: Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde. Volumo 34, 1894, p. 153–216
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- biografio ĉe BLKÖ
- [Art. „Zillner, Franz Valentin“ de Willibald Hauthaler ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 45 (1900), p. 231–233 (ĉi tie interrete)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vikifontaro
- Franz Valentin Zillner. Ĉe: Salzburgwiki.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kp. lian antaŭparolon por la unua volumo de la kluba organo.
- ↑ anara listo